Kaj por la samlingvanoj: Mi faris novan foton de la plejadoj, sed nur relative mallonge. Estis entute 52 minutoj. Por la estonteco, kiam ĝi aperas iom pli frue en la ĉielo ĉi tie, mi volas denove dum longa tempo „kolekti lumon“.

Se vi interesiĝas pri la aliaj fotoj, kiujn mi foje publikigas ĉi tie, mi povas ankaŭ tie aldoni esperantajn priskribojn, ktp. Demandu, se vi interesiĝas pri io :)

(vere menkas la ebleco hupi tielmaniere, ke pluraj lingvoj haveblas en la sama mesaĝo)

Hieraŭ mi filmis besteton, kiu aspektas kiel mikroskopa ŝafo — estas preskaŭ dolĉa!

Tio estas parto de mia momenta kolektado de pliaj filmoj pri la vivo surgrunde en la ĝardeno.

Mi refaris miajn lampojn. La papero, kiun mi uzas, enhavas pigmentojn, kiuj ne bone eltenas UV radiojn.

La lampoj estas memfaritaj — eble mi iam faros filmeton pri kiel kunmeti tian lampon. Ne estas komplika, sed oni bezonas bonan segilon, gluon, ampolon kaj maldikan paperon.

Mi kunmetis filmeton pri tio kion oni vidas, se oni sur la kruroj rampas tra la ĝardeno.

youtube.com/watch?v=ZnThZkSf9t

Estas filmo sen muziko aŭ parolado, sed kun la tipaj ĝardenaj sonoj en la fono. Videblas diversaj plantoj kaj besteto. Ĉiam io ie moviĝas. Se vi povas, spektu ĝin en 4K por vidi tiujn submilimetraj bestojn :D

Mi pripensas aldone kunmeti pli longan filmon nur kun la partoj en kiuj videblas la formika strato. Ĝi estas iom kiel rigardi al fajro.

Ni hodiaŭ ricevis kvar tipojn da acidpasto de amikoj. Tio ebligos al ni baki panon hejme.

La tetaso hodiaŭ matene kaptas la sunlumon de ekstere kaj ĵetas sian surprintaĵon al la tablo. 🍵

Por la amikoj de lacertoj: Ni prenis tiun ĉi el akvujo, kie ĝi sidis sur lignopeco. Mi dubis, ke ĝi vere ŝatis tion, ĉar ili ja bezonas varmecon por „bone funkcii“. Ĉiukaze ĝi estis ankoraŭ vigla, kaj post kelkaj minutoj fuĝis — kvankam ni ofer(t)is varmajn manojn al ĝi!

Vidu, ke ĝi havas bluecajn punktojn sur la haŭto! :D

Mi fotis la rozon en nia ĝardeno kaj ĝi hodiaŭ montris interesajn kolorojn sur ĝiaj folioj.

Mi iom tranĉis la foton por esti en la formato 16:9 kaj ĝi nun iĝis fono ĉe mia komputilo.

Se vi interesiĝas pri la UHD versio de ĝi, elŝutu ĝin ĉi tie:
iks.neocities.org/wallpapers/r

Mi mendis poŝtkartojn kun fotoj de la sciuroj, kiuj loĝas en la arbo malantaŭ la loĝejo, por disdoni al la najbaroj.

Mi bezonis ian ujon por teni ilin kaj poste almeti ĉion al la informtabulo en la enirejo. Mi decidis fari mallongan filmeton montrante kiel mi kunmetis tian ujon el unu DIN-A4 folio kaj du krampoj. Mi faris tri tiajn ujojn, kunmetis ilin kun pliaj krampoj kaj poste fiksis ĉion per prempingloj al la informtabulo. La blankan spacon mi uzis por informi pri kio temas :3

Mi hodiaŭ almenaŭ dum iomete pli ol unu horo povis viziti la ĝardenon — estis ege malvarma, mi iomete provis labori de tie, sed post eble 45 minutoj mi devis rezigni ĉar miaj fingroj iĝis tro malvarmaj.

Ĉiukaze, ĉar mi „pli bona duono“ iom zorgis pri kreskejo kaj trafosis la teron tie, venis merlo kiu venis ege proksimen por rigardi kaj dufoje kapti vermon.

Mi ege ŝatas merlojn :3

Do, okulumu la dolĉan merlon!

Mi fotis merlon hodiaŭ. Ĝi estis relative proksima kaj eĉ restis kvankam mi faris kelkajn fotojn de ĝi. Ili tre bele kantas.

En la ĝardeno falis gutoj de akvo, kiu kolektiĝis en granda bobelo sur la tegmento, de la tomatkreskejo. Mi kaptis jenan momenton, kiam unu de la gutoj trafis flakon.

Ĝenerale hodiaŭ belis la tago kaj klare videblas, ke la naturo nun iom post iom revekiĝos ĉi tie.

Hodiaŭ mi agis kiel flegisto kaj pro tio laboris dehejme. Mi relative forte lacis, do ne estis eble la plej bona labortago, sed la bona aldonaĵo estis, ke haveblis varmega ĉokolado <3

Se vi miras pri la antaŭa, germana, hupo: Mi konstruis lumon por fotado kaj eble filmado, kaj jen eta testo. La, eh, ombroj estas ege molaj <3.

Show older
chaos.social

chaos.social – a Fediverse instance for & by the Chaos community